2011年6月23日木曜日

Kiel vi atingos al kongresejo de IJK68, Tenri Nara


・La loĝejo de la kongreso nomiĝas "Aboŝi cumeŝo".


• De Vjetonamio al Japanio(la flughaveno Kansai) 

Rekta flugo de Hanojo al la flughaveno Kansai iras cxiutage kaj bezonas 4 horojn kaj duono. 
Diversaj transflugoj cxe Tajvano, Honkongo, Seulo kaj tiel plu estas, kaj bezonas 8 gxis 9 horojn. 
http://flight.kansai-airport.or.jp/en/flight/all_search/index.aspx(La pagxo estas skribita japane, angle, koree kaj cxine)

• De la flughaveno Kansai al la kongresejo
  
De la flughaveno Kansai, la plej facila maniero por atingi la kongresejon estas jene: Unue, vi veturu per auxtobuso de la flughaveno Kansai(Kansai Airport) gxis la stacidomo Nara(JR Nara Sta. La vorto "JR" signifas Japanan Relvojon). Gxi kostas 2000 enojn, kaj bezonas proksimume 90 minutojn. Tabelo de la autobuso estas jene(japane kaj angle):http://www.kate.co.jp/pc/time_table/nara_tt.html#from 
Vi povas kapti la auxtobuson cxe la haltejo-numero 9 de la flughaveno. 
De la stacio Nara(JR Nara) vi veturu per trajno gxis la stacio Tenri(JR Tenri). La trajno rekte iras de Nara al Tenri. Gxi kostas 200 enojn, kaj bezonas 13 minutojn. De la stacidomo Tenri(JR Tenri Sta.) gxis la kongresejo bezonas 7 minutojn piede. 

Flughaveno Kansai (bushaltejo N-ro 9)
 |
 | Per auxtobuso al Nara
 | Necesas 90 minutoj, 2000 enoj
 |
Stacio JR Nara
 |
 | Per trajno, JR Sakurai linio
 | Necesas 13 minutoj, 200 enoj
 |
Stacio JR Tenri
 |
 | Piede
 | Necesas 7 minutoj
 |
Kongresejo

1) La vorto "JR" signifas Japanan Relvojon.

2) Horaro de la auxtobuso (japane kaj angle):

2 件のコメント:

El Ihatovo さんのコメント...

Lasu min aldoni iomete kaj fari kelkajn demandojn.

* Eble iuj preferos veturi trajne jam de la flughaveno (KIX = Kansai Internacia). Tiuj prenu la ekspreson Haruka kaj sxangxu trajnojn cxe Tennoji (天王寺, Ten-noo-gxi) cele al Nara.

* Sxajnas ke mankas unu grava informo: kiel nomigxas la kongresejo? Se oni scios la nomon de la domo por la kongreso, tio ebligos demandi pri la vojo la oficistojn en la stacidomo, ekzemple.

* Cxu la stacidomo Tenri estas suficxe granda, tiom, ke en gxi trovigxas vendejoj kaj informejoj? Aux cxu temas pri malgranda trajnhaltejo kie neniu dejxoras nokte?

акюми さんのコメント...

*La stacidomo Tenri suficxe grandas.
Iu trovigxos nokte tie.