2009年10月6日火曜日

Origino de longvoj

Ankaux oni ne volas kredi je nia literaturo, cxar oni opinias, ke Esperanto estas tro artefarita kaj sentradicia. Necese estas klarigi, ke tio estas ne vera... En la Unua Libro estis donitaj kelkaj centoj da radikoj ja elektitaj de unu homo post longa spertado kaj verkado. Sed cxu tiuj radikoj estis novaj, arbitraj, sentradiciaj? Ne, cxar ili estis elprenitaj inter la plej komunaj vortoj de niaj euxropaj lingvoj. Tiuj vortoj ne estis subite kreitaj de iu fantaziema fabrikanto, ili estis prenitaj el vivantaj lingvoj kun la tuta forto de ilia longa tradicio.
Cxiu el ili havas sian propran historion. Cxiu el ili estis kreita de iu maljuna popolo kaj baldaux ripetita de aliaj. Multaj el ili travivis miljarojn iom post iom alisonigxante, de la malproksima tempo, kiam ili estis parolataj de la primitiva hindo-euxropa gento, ie sur la montplatajxoj de Azio.(Edmond Privat, Junagxa verkado. Stafeto, 1960, pp.17-18)

 エスペラント語は人工の言語で、歴史がないからという理由で、エスペラントの文学は否定されがちです。しかし明らかなことは、エスペラントの文学は本物だということです。一番最初に出されたエスペラントの教本には、数百の語根が掲載されています。それらは、一人の人間の長きに渡る経験と著作によって厳選されたものだが、果たして新しく、恣意的で、歴史のないものでしょうか?否、それらは私達のヨーロッパ言語共通の単語群から取り出されたものなのです。ヨーロッパ言語は誰か物好きの手によって、一朝一夕で作られたものではありません。エスペラントの単語は、生きている言語を元にしているのです。今生きている言語の歴史を引き継いでいるのです。
 それぞれの言語はそれぞれの歴史を持っています。それらは大昔の誰かによって作られ、その後たくさんの人に使われていきました。多くの言語は少しずつ形を変え、数千年を生きています。ヨーロッパ諸言語のほとんどは、アジア高原のどこかで、原始インド・ヨーロッパ族が発明したものなのです。