2011年8月25日木曜日

Pri la temo de la IJK 2012

Tuj antaux la IJK en Kievo, ni, inter junuloj de LKK konsentis sxangxi la temon de IJK 2012, kiel
"Popolanoj Ligitaj per Interreto".

Kiel vi opinias pri la temo?

mi klarigos iomete la kialon de decido.

La temo "Popolanoj Ligitaj per Interreto" estas elektita, cxar en tiu cxi epoko Interreto ludas tre tre gravan rolon.
Mi vidas, ke interreto estas tiel forta, kiel gxi kreas novajn manielojn de ligo de popolanoj.

La celo de temo, laux mi, estas kompreni kaj diskuti kiel niaj vivoj sxangxas/os per interreto.
Jen estas ekzemploj de programeroj (provizoraj) kondukitaj de la temo.  

Prezento de E@I (http://ikso.net/eo/)
Elsendo de programeroj per Ustream
Kiel uzi "facebook" kaj "twitter" ktp? 
Kiel popolanoj estas ligitaj per interreto? 
Rolo de interreto okaze de katastrofo.


Pardonu min. mi eraras Esperanton multe..., sed mi esperas, ke vi komprenos la sencon, kiun mi volas diri.
Mi lernu E-on plu!

0 件のコメント: